krei 1 retejon “github page”

Ensalutu github per via salutnomo.

Iru al la retjo de jekyll-plurlingva , kaj alklaku «Use this template».

Enigu kiel deponejan nomon: username.github.io , kie username estas via uzantnomo ĉe github, kaj validigu la kreon de la deponejo.

Nun konektiĝu al linuksa komputilo.
Instalu la antaŭkondiĉojn, ekzemple se vi estas sub debian bullseye :

sudo apt install ruby-bundler ruby-dev gawk po4a

aŭ se vi estas sub debian buster :

sudo apt install ruby-bundler ruby-dev gawk
sudo apt -t buster-backports install po4a

kaj ricevu kopion de via deponejo:

git clone https://github.com/username/username.github.io
cd username.github.io
git config pull.rebase false
git pull https://github.com/jmichault/jekyll-plurlingva.git --allow-unrelated-histories

Elektu vian laborlingvon (du-literan kodon), titolon kaj mallongan priskribon, kaj pravalorizi la retejon:

_scripts/komenci xx "Via titolo" "Via priskribo"

Se vi volas malpli da lingvoj ol la 15 antaŭdifinitaj, redaktu la dosieron _data/languages.yml kaj forigu la respondajn liniojn:

nano _data/languages.yml

Sendu la ŝanĝojn al via retejo github :

git add --all
git commit -m "Initial commit"
git push -u origin master

Gratulon, via retejo estas kreita, ĝi estas alirebla ĉe https://username.github.io.